Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 744-a E_elsendo el la 13.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Niaj komencaj kulturkronikaj infomoj rilatas al la partopreno de Pollando kiel Honora Gasto en la Internacia Librofoiro en Abu Zabi kaj al la planoj de la urbo Lodzo (la centra Pollando) omaĝi la 100-jariĝon de la reakiro de suverenco fare de Pollando.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la porokaza evento en Bjalistoko lige kun la 101-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof, al la scienca programo de la Lisbona UK.
– Antaŭtage de la 101-a mortodatreveno de la lingvokreinto ni referencas al la kongresaj paroladoj de Ludoviko Zamenhof pri Esperanto, kiel funkcianta kaj evoluanta lingvo. Marĝene ni levas tamen la demandon pri la malpliboniĝanta nivelo de la lingvouzo en la publikaj elpaŝoj kaj publikaj tekstoj.
– Ankaŭ ĉi-semajne nian programon finas leterkesta programero.
– La akompana foto el la interreto rilatas al la pola literaturo, kies specimenoj estos prezentitaj en la librofoiro en Abu Zabi.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu komento al E_elsendo el la 13.04.2018

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Al mi tre plaĉas via komento, ke respekto al la norma lingvo Esperanto estas devo morala kaj praktika. Nenia alia omaĝo al la Majstro Zamenhof estus pli oportuna.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.