Ludu

La 734-a E_elsendo el la 09.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia komenca kulturkroniko alportas informojn pri la ekspozicio dediĉita al Ignacy Jan Paderwski en Varsovio, pri i.a. Etnografia Muzeo el Toruno kontribuonta la 23-an de februaro al la legomaratono de „Metamorfozoj” de Ovidio, dum kiu oni aŭdos ankaŭ Esperanton kaj pri kreiĝonta muzeo de konata pola komponisto Wojcech Kilar.
– Hodiaŭ en la felietono el la ciklo Koninda Pollando ni invitas vin fari kun ni vintran viziton en la Arĝentominejo en Tarnowskie Góry (la suda Pollando).
– E-komunuma informo rilatas al la okazinta 9-a TAKE kaj ĝia fina deklaro.
– En Leterkesto ni i.a. reagas al la lastaj korespondaĵoj kaj dankas al niaj februaraj subtenantoj.
– La kulturajn informojn akompanis citaĵoj el „Menueto” de I,J. Paderewski kaj polonezo el la filmo „S-ro Tadeo” de W. Kilar. Krome fragmente ni prezentas kanton de Amindaj „Mia voĉ’ pli laŭtos” el la KD eldonita de Vinilkosmo, kaj kanton de la slovaka grupo „Team” – „Sur sama ŝipo”.
– La interreta foto prezentas imponajn glacikonusojn el la Arĝentominejo, pri kiu ni felietonis en la felietono Koninda Pollando.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D