Novaĵoj

Polaj anseroj ne sole kuirarta frandaĵo

Enretigita de: | Jan 9, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La polaj anseroj liveras ne sole altvaloran viandon, popularan ankaŭ eksterlande, aparte en Germanio. Alia valora produkto estas la ansera lanugo. La valoron de lanugo el polaj anseroj alte taksas japanoj, sur kies merkaton ĉiujare trafas 100 tunoj  de ĉi tiu produkto. Japanoj alte taksas ĝin pro neĝblanka koloro, malpli granda pezo kompare kun la aliaj, la altgrada elasteco kaj la fakto, ke ĝi estas plukata mane kaj ne maŝine. La kvalito de la pola ansera lanugo ligiĝas kun la maniero bredi la anserojn. Ili paŝtas sin libere, do senstrese,  kio influas la kvaliton de la lanugo. Krome ne sesensignifa estas la fakto, ke ili ricevas kiel furaĝon avenon, kiu estas fonto de valoraj mikroelementoj. La valoro de la eksporto de la ansera lanugo  el Pollando al Japanio en 2016 egalis al 9,6 milionoj da eŭroj. Jam en la daŭro de la tri unuaj jarkvaronoj de 2017 Pollando eksportis tien 72, 5 tunojn da ansera lanugo kun la valoro de 6,9 milionoj da eŭroj. Krome Pollando eksportas la anseran lanugon ankaŭ al multaj aliaj landoj i.a. Usono, al Tajvano kaj Germanio. 

El la elsendo 09.01.2018. Legas Tomek – 1’18”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526401

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj