Jen kaj jen ni informas niajn aŭskultantojn pri diversaj plebiscitoj, en kiuj estas elektataj diversaj vizitindaj lokoj de Pollando. Ĝis nun plej  ofte ni parolis pri la plebiscito de National Geographic Traveler. Same kiel en la antaŭaj jaroj en 2017 temis pri elekto de 7 novaj mirlokoj de Pollando el inter 32 proponoj. La plebisciton partoprenis preskaŭ 40 mil voĉoj. Sekve de ili la unuan lokon akiris Misteroj de Karkonosze-montaro kun preskaŭ 20 procentoj de la voĉoj. Pli ol 16 procentojn de la voĉdonintoj elektis la Apud-Warta-riveran bulvardon en Gorzów (la okcidenta Pollando) kaj pli ol 14 procentoj de la voĉdonintoj deklaris sin por  la subtera urbo sur la insulo Wolin. Malpli ol 10 procentoj de la voĉdonintoj deklaris kiel apartan mirlokon de Pollando-2017 Centron de Kulturrenkontiĝoj en Lublino, la Postaŭgustenan Komplekson en Żagań, la Farmejon de Gucie-familio kaj la Itineron la Apudkarpatiaj Gustoj. Sed ne sole National Geographic Traveler klopodas popularigi vizitindajn lokojn de Pollando. Ankaŭ la Pola Turisma Organizo entreprenas de jaroj agadojn, kiuj unuflanke stimulas evoluigon de la profesia turisma produkto, aliflanke popularigas ĝin enlande kaj elsterlande. Kadre de tiuj agadoj okazas ankaŭ konkurso pri la plej bona pola turisma produkto. Ĝi celas elekti la plej atrakciajn, novecajn kaj amikajn por vizitantoj turismajn produktojn kaj ilian popularigon kaj krome subtenadon de regionaj kaj lokaj iniciatoj, kies klopodo estas krei produktojn turismajn. La unua konkuso de Pola Turisma Organizo estis organizita jam antaŭ 14 jaroj en 2003. Kvin jarojn poste ĝia regularo estis modifita ebligante akiri al. la produktoj iam premiitaj per la nomo turisma produkto Oran Ateston de la Organizo pro konsekvenca kaj krea evoluigo de sia agado. En la nuna jaro akiris ĝin la Viva Muzeo de Mielkuko en Toruno. Krome nunjare 10 novaj el 45 proponoj ricevis la nomon de turisma produkto en kvin kategorioj: cikla evento, turisma servotasko, objekto, itinero kaj regiono. Al ili estis kalkulitaj – ZOO Safari Borysew, la atrakcifortereso de Zamość, la reĝa Kastelo en Chęciny, ekskurso laŭ la itinero de San-rivero, palaco kaj farmista komplekso Galiny, la ĝardeno Hortulus Spectalis en Dobrzyca, Muzeo de Sapo kaj Historio de Malpureco en Bydgoszcz, Muzeo de la Ŝtonkarba Minado – La minejo Guido en Zabrze, Eŭropa Centro de Solidareco en Gdansko kaj la Scienca Centro Kopernik en Varsovio. Pri kelkaj el la objektoj el ĉi tiu listo ni jam parolis en niaj elsendoj, aliajn plej interesajn ni promesas prezenti en niaj sekvaj elsendoj.

El la elsendo 01.12.2017. Legas Barbara