Multaj komencis jam preparojn al la plej longa, por kelkiuj la plej grava, nokto de la jaro. Ni antauĝoje planas ĝin, sed akompanas ĝin ankaŭ enpensiĝo pri la tempopaso, pri plenumitaj aŭ neplenumitaj promesoj kaj ĵuroj de antaŭ unu jaro kaj la firma deziro, ke promesoj nun vortumataj certe estos envivigitaj. Do jen la elemento de espero, kiu ligiĝas kun la lasta tago de la jaro. Eble de ĉiuj memoras, ke ĝia nomo deriviĝas de la nomo de la papo, kiun la 31-an de decembro memorigas la Katolika Ekezio. La unuaj mencioj pri ĝi  devenas el la 999-a jaro, kiam la papo estis Silvestro la 2-a. Tiam aperis la profetaĵo de Sibila aŭguranta la finon de la mondo ĝuste la 31-an de decembro de ĉi tiu jaro. La profetaĵo ne plenumiĝis kaj homoj unue skuitaj de timo, eksplodis  sekve per ĝojo kaj eŭforio. Tiel komenciĝis la festado. Tiam ankaŭ la papo la unuan fojon transdonis la benon „urbi et orbi”, kiu tradicio daŭras ĝis hodiaŭ kaj dum relative longa tempo povis aŭdi ĝin en la Internacia Lingvo ankaŭ esperantistoj dum la papadoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a. Solenaj vespermanĝoj, noktomeza tostado, bondeziroj, pirotnikaĵoj, aŭ pli poezie bengalaj fajroj, muziko, dancoj kaj amuzo ĝis la blanka mateno, nun ĉiam pli ofte  publika subĉiela amuzo relajsata de televdstacioj – jen la bildo de nuntempaj Silvestroj. Sed al Pollando la silvestra tradicio venis nur en 18-a jarcento. Komencis ĝin la malnovpola nobelaro, kiu dum ĉi tiu eksterordinara nokto estis aranĝanta pompajn bankedojn, en kies daŭro oni  tostis por la bonstato de la nova jaro kaj per vipklakoj estis forpelantaj la jaron malnovan.  Grandaj baloj estis organizataj nur en la riĉaj domoj de la urba aristokrataro. Oni tostis per blanka deserta hunagara vino tokajo dum la tiel nomata meza persono estis pasiganta la tagon en familia rondo. Kelkfoje oni asertas, ke la maniero kiel oni pasigos Silvestron decidas pri la tuta nova jaro. Tial oni volas amuziĝi, danci, pasigi la nokton kun personoj plej proksimaj, karaj,  amikoj. Sed antaŭ ol pafos ĉampanbotelaj korkoj prefere oni redonu ŝuldojn kaj prunteprenitajn objektojn, aranĝendaj aferoj estu finfaritaj, disputaferoj klarigitaj. Kun la silvestraj kutimoj ligiĝas festa dekoro  de la hejmo,  kaj ĉiel konsilinda estas viskia branĉeto, kiu certigas sukcesojn en diversaj vivsferoj. La fridujo en la lasta tago de decembro estu pleplena, la monujo enhavu bonaŭgure kaŝmetitajn kelkajn monbiletojn kaj nepre skvamon de la sankvespera karpo, kiun oni portu dum la tuta jaro. Tio aŭguras financan prospeon. En la montara regiono abundon estis certigontaj poŝoj plenaj de moneroj. Oni estis metantaj ilin ankaŭ en akvon dum la vespera sinbano. Malbonajn rememorojn oni notu sur paperpecojn, kiuj sekve oni forbruligu, ĉar tio signifas simbolan purigon kaj forgeson. Tamen en la novjara tago oni ne uzu balailon, por ne forbalai feliĉon el nia vivo. Magian signifon havis la hejma turhorloĝo aŭ murloĝo, kiun tuj post la noktomezo necesis agordigi, kio estis certigonta prosperon al ĉiuj familianoj. Kun la Silvestra nokto ligiĝas ankaŭ amaŭguroj. Por certigi al si amkonkerojn oni konsilis/as vesti ion novan, kaj aparte zorgi pri sia beleco. Solecaj inoj, kiuj ne partoprenas silvestran balon povas helpi al si enŝutante en ŝuojn iom da papaveroj, kio estos decidonta pri multaj adorantoj en la proksimiĝanta jaro. Oni kredis ankaŭ, ke la unua vira nomo aŭdita de fraŭlino tuj post la noktomezo estas tiu de la estonta edzo. Ja Silvestro signifas ankaŭ komencon de karnavalo, kaj iam ĝuste tiuperiodaj baloj, estis certigontaj al fraŭlinoj la okazon konatiĝi kun taŭga kandidato. Iuj el tiuj kutimoj estas observataj ĝis hodiaŭ. Vere riĉaj estis polaj popolaj kutimoj ligitaj kun la Nova Jaro. Ili estis tre multaj kaj variis depende de la landregiono. Interalie kelkloke oni bakis specialajn etpanojn kaj bulketojn, kiuj kiel donaco al la hejmanoj estis certigontaj al ili sanon, felĉon kaj prosperon,  dum specialaj gastbakaĵoj servis kun la sama intenco al la gastoj. En la Novjara Tago, kaj la tuta sekva semanjo oni aŭguris veteron kaj rikolton por la tuta jaro. Ekde la 1-a de januaro dum la sekvaj 12 tagoj necesis rigardi la ĉielon por diveni veteron de laŭvicaj monatoj de la jaro. Ekzemple, se la 1-a de januaro estis frosta, oni traktis tion kiel bonaŭguron pri la tutjara rikolto.  Kaj ĉio ĉi evidente speguliĝas en multegaj popolproverboj. Prosperon en la nova jaro aŭguris ankaŭ la unua gasto en la hejmo. Se viro,  tio estis bona signo. Se virino kiel la unua aperis ĉe la domsojlo, tio povis signifi kverelojn kaj embarasojn dum  la tuta jaro. Virinoj preferisdo  ne moviĝi tiutage ekster la domon. Dum la novjara tago, same kiel postkristnaske,  vizitadis domojn knabetoj ludante kaj kantante kun la espero ricevi donacojn en la formo de festaj frandaĵoj, moneroj eĉ drinkaĵeto. Ĝis hodiaŭ la novjara tago estas tradicia tago de vizitoj. Ankaŭ kun la Novjara Tago mem ligiĝas multaj kutimoj. Ekzemple oni konsilas pasigi ĝin en ĝoja harmonio,  por ke la tuta jaro estu feliĉa kaj gaja. La frua ellitiĝo kaj sinlavo per malvarma akvo tiutage estis garantionta sanon kaj belecon kaj abunda, festa tagmanĝo manĝoriĉon dum la tuta jaro. Sendepende de tio, kiujn el la malnonaj tradicioj kaj kutimoj ni elektos la Nova Jaro signifas preskaŭ en ĉies vivo – novan komencon, novan esperon. De 50 jaroj ĝi estas ankaŭ Monda Tago de la Paco laŭ proklamo de papo Paŭlo la 6-a. Kaj ĉar la forto de la novjaraj bondeziroj havas eksterordinaran povon, ĉar ili plenumiĝas  – ĉiuspeca prospero, feliĉo, paco por ni ĉiuj, por niaj landoj kaj la mondo daŭru en la tuta 2018 jaro.

El la elsendo 29.12.2017. Legas Barbara – 8’18”