Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 704-a E_elsendo el la 24.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Mariusz Hebdzyński en Pollando, junulara aktivulo, diplomito de la Porinstruista Kurso kadre de la Interlingvistikaj Studoj, sed krome persono kun interesa profesio. Lia unua aŭtora produkto ĵus aperis sur la merkato sub la titolo The Dark.
– La komenca kulturkronika informo rilatas al la daŭranta en Krakovo edukkaraktera ekspozicio en Manggha-muzeo proksimiganta bazajn informojn pri Japanio.
– E-komunuma segmento rilatas al du E-eventoj en Pollando en la dua semajnfino de decembro. En Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) okazos du konkursoj sub la tegmena temo „La ĉarmo de vorto en Esperanto” pri la poezirecitado kaj pri legado en Esperanto. Ĉiajn informojn eblas ricevi ĉe: festivalo.eo@gmail.com per la mesaĝo kun la temo E-poemo. En Toruno (la norda Pollando) okazos i.a. solena finalo de la poezia konkurso „Ĉe la rivero Vistulo” organizata kunlabore kun la junulara teatro STUDIO „P”. Detalaj informoj riceveblaj ĉe: mariapok@op.plteresa.nemere@op.pl
– La akompananta la programinformon foto prezentas epizodon el prijapana ekspozicio en la krakova muzeo Manggha.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 24.11.2017

  • Carlos Spinola skribis:

    Kara Barbara kaj pola-retradia teamanoj,
    Gratulon pro tiu grava datreveno de la 700-a radioelsendo!! Via labora estas tre rimarkinda kaj grava en la esperanta movado.
    Rilate la lastajn elsendojn, mi volas elstarigi tiun pri Eva Curie, kun multe da precisa informo pri sia vivo kaj profesia kariero, kio estas ege mirinda, ecx pli sxi estante virino en tiu epoko.
    Ankaux tiu interviuo al Marius estis por mi tre speciala kaj kara, cxar aparte la intereso de la temo, li esti kunulo mia en la kurso de la Poznana Universitato, kaj mi konservas tre bonan memorajxon pri lia afabla kaj cxiam positiva sinteno.

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    La intervjuo kun la eminenta vodkisto estas tre interesa! Temas pri vera edukado de la gusto kaj flaro! Kaj ni memoru, ke alkoholaĵo en moderaj kvantoj povas esti saniga!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *