Ludu

La 703-a E_elsendo el la 21.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni denove proponas renkontiĝon kun la E-literaturo prezentante la 61-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en E-traduko de Lidia Zamenhof.
– En riĉa informparto aŭdiĝas mininformoj pri politika krizo en Germanio, pri 10 pliaj poloj savantaj judojn dum holokaŭsto distinigitaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo kaj pri UNICEF-raporto lige kun Tago de la Infanaj Rajtoj. Krome reference al Eurostat ni informas pri avana pozicio de Pollando en la Unio koncerne akceptitajn en 2016 enmigrantojn kaj pri ŝanĝiĝantaj kutimoj de poloj, kiuj ĉiam pli ofte vizitas restoraciojn.
– La sciencbultena temo proksimigas malkovrojn pri oksitocino, kiu povas intensigi socian timon.
– Muzike ni prezentas polan popolan kanton „Knabineto arbareton iris….” en la ĉina registro el 1986.
– La akompana al la programinformo foto rilatas al ĉiam pli oftaj vizitoj de poloj en restoracioj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/watch?v=bKcdTyuTEUM&t=23s