Hodiaŭ ni volas konduki vin gesinjoroj por mallonga vizito al la loko Wąchock, kie troviĝas unu el la plej malnovaj cistercinaj abatejoj en la regiono, kies ĉefa urbo estas Krakovo. Ĝi cetere estas la plej bone konserviĝinta romanika sanktejo en Pollando. Simile kiel klostroj el la komenca regoperiodo de reĝo Kazimiro la 2-a Justulo (la 12-a jarcento) ĝi rekte deriviĝis el la burgonja abatejo en Morimond, de kie venis la monakoj.  En 1275 la princo de Sandomierz, Boleslao la Hontema permesis al la monakoj organizi proksime de la klostro setlejon.  Ĝi baldaŭ fariĝis la administra centro por vastaj terenoj, kiujn monakoj mem senarbigis kaj disponigis al venantaj setliĝantoj. Meze de la 13- jarcento kreiĝis tie ŝtona preĝejo kaj brika abatejo imitanta la arkitekturon de Toskanio pro la influoj de la venigita ĉi tien monaka konstrumajstro Simon, kies gravuita signo konserviĝis ĉe unu el la konstruŝtonoj. Wąchock gravis ne sole kiel la klostrosidejo, sed ankaŭ transitloko por vojaĝantoj el la malnova pola ĉefurbo Gniezno al la klostro sur la Sankta Kruco, kaj eĉ pli for al Rusio. Dank’ al la klopodoj de la monakoj meze de la 15-a jarcento Wąchock ricevis la urborajtojn. La ekonomia funkciado de la klostro estis bazita sur la elfarado de nutro-agrikulturaj produktoj. La monakoj famis ankaŭ pro siaj laboroj ligitaj kun la minado kaj metalalifarado. Malgraŭ dufojaj atakoj de tataroj la cistercianoj ĉiufoje kapablis la konstruaĵojn relevi. Ilian prosperon en Wąchock ĉesigis nur la malfondo de la klostro en 1819 fare de la rusa aneksinto kaj forpelo de la monakoj. La forlasita klostra komplekso estis lasita senzorge. La preĝejon transprenis la loka paroĥo, en la iama klostro instaliĝis Minidustria Oficejo.  Nur en 1951 cistercianoj povis reveni al Wąchock entrepreninte tuj la rekonstruon de la loko konforme al ĝia origina, religia celo. En la klostra komplekso el la 13-a jarcento konserviĝinta ĝis hodiaŭ aparte distingiĝas preĝejo el la unua duono de la 13-a jarcento konstruita el brunruĝaj kaj grizflavaj ŝtonbrikoj aranĝitaj je karakterizaj zonoj. Temas pri tipa, trinava baziliko konstruita sur la plano de la kruco. En la orienta kaj suda aloj de la klostro bonge konserviĝis unikaj romanikaj kaj gotikaj internoj de la monakaj kunsidejo, kunvenejo kaj manĝejo, kiuj ĉirkaŭas la subtegmentan preĝopromejenon kaj internan klostran ĝardenon.  En la 15-a jarcento la preĝejo estis alikonstruita en la gotika stilo. En la sekva jarcento aldoniĝis abata palaco. En la 40-aj jaroj de la 17-a jarcento la klostro estis alikonstruita en baroka stilo kaj en ĝia okicidenta alo aldoniĝis du angulaj defendoturoj inter kiuj estis levita la alta turo, tiel nomata Rakoczy-turo. La cisterciana abatejo en Wąchock ne estas hodiaŭ sole la kultoloko kaj loko de la cisterciana laboro.  Ĝi disponigas al la vizitantoj la eblecon sub la gvido de ĉiĉerono viziti la tutan klostran komplekson. Ekde 2011 la abatejo servas ankaŭ kiel mastro de koncertoj kaj internaciaj muzikfestivaloj „Muziko en la abatejo – Bach ĉe la cistercianoj”, kies elstaran akustikan fonon formas la  apudklostra preĝejo. La kunorganizanto de la koncertoj estas la kunlaboranta kun la cisterciana abatejo Fondaĵo favoranta la kulturon „Magna Res”.

El la elsendo 27.10.2017. Legas Barbara – 4’56”