Ludu

La 682-a E_elsendo el la 09.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia nunsemajna felietono el la ciklo Koninda Pollando estas dediĉita al la rezultoj de la nova plebiscito de National Geographic Traveler pri novaj vizitindaj mirlokoj de Pollando kaj unu el la sep novaj lokoj, kiu estas la postaugŭstenana komplekso en Żagań (la suda Pollando).
– La komenca kulturkroniko rilatas al la okazinta Festivalo de la Davidaj Psalmoj kaj al baldaŭa omaĝo al elstara pola komponisto Wojciech Kilar kadre de la jubileo de la urbo Katowice.
– Niaj nunsemajaj E-komunumaj informoj rilatas al la komenciĝonta venontsemajne 34-a Sanmarineca sesio en Varsovio kaj i.a. la 4-a Interlingvistika Simpozio en Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano.
– En la elsendo ni prezentas fragmente la kanzonon de Eterne Rima „Fidela” el la KD de Vinilkosmo „Hiphopa Kompilo”.
– La foto ornamanta la programinformon el la Interreto rilatas al nia felietono prezentante detalon el la Postaŭgustenana komplekso en Żagań.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D