Ludu

La 678-a E_elsendo el la 17.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la daŭranta  en Varsovio festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”. Tiun informon akompanas muzikĉitaĵo el lia valso Sol-maĵora. Ni informas krome pri baldaŭ komenciĝonta la 55-a Festivalo de Moniuszko en Kudowa Zdrój (la sudokcidenta Pollando) baldaŭ komenciĝonta. Tiun informon akompanas fragmento de la fama mazuro el la unua akto de la opero „Halka” de la komponisto.
– Nian hodiaŭan ampleksan retrorigardon al la Seula UK ni dediĉas tutece al la sonraporto pri la Movada Foiro disvolviĝinta la 22-an de julio 2017 ĉe nia tablo de la Pola RetRadio (kiun ni dividis kun Akademio de Esperanto kaj rusaj esperantistoj). Disdonante vizitbiletojn de nia Redakcio, renkontiĝante kun preterpasantoj vizitantaj diversajn tablojn ni kaptis la okazon por registri kelkajn opiniojn pri nia laboro kun malnovaj kaj novaj amikoj, aŭskultantoj (-intoj) de niaj programoj el Francio, Japanio, Koreio, Hispanio, Vietnamio, Nepalo, Nederlando, Tajvano, Nederlando, Danlando kaj Germanio.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele, t.e. samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
– La programinformon akompanas la foto el la Interreto prezentanta la fotosuperrigardon pri la Movada Foiro 2017.
– GRAVA ATENTIGO: Nia laŭvica E-elsendo audiĝos post kelka paŭzo en la lasta semajno de aŭgusto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D