Nur antaŭ 28 jaroj, en 1989 Pollando ligis la diplomatiajan rilatojn kun la suda Koreio. En Pollando siajn rezidejojn havas dek kelkaj koreaj firmaoj kaj la reciproka eksporto kreskas.  Komence de 2010 en Varsovio estis malfermita la Kultura Centro de la Korea Ambasado en Varsovio. Ĝia celo estas proksimigi al poloj la korean kulturon prezentante diversajn programojn. Estas organizataj laborrenkontoj  kaj seminarioj. La Centro firmigas la amikajn rilatojn inter Pollando kaj Koreio pere de interŝanĝoj rilate kulturon, arton, sporton kaj turismon. Ĝi prezentas Koreion kiel allogan, belegan, altkulturan landon, kiu meritas viziton almenaŭ unu fojon en la vivo. La unuaj poloj venis al la Korea Duoninsulo fine de la 19-a jarcento. Tio estis priskribintaj siajn spertojn sciencistoj – Jan Kalinowski kaj Władysław Kotowicz. Al Koreio antaŭtage de la rusa-japana milito venis ankaŭ Wacław Sieroszewski, verkisto kaj mondvojaĝanto, kiu sian viziton en Koreio priskribis en  la verko „Koreio – ŝlosilo al la Fora Oriento”. En la formo de  taglibro veturante tra malriĉa, farmista lando komence de la 20-a jarcento li  dividis en la verko siajn spertojn pri la klopodoj kompreni ĝiajn loĝantojn, pentrante samtempe la tiaman malprogresintan landon.  Pri la esploroj de polaj sciencistoj en la Lando de Frumatena Trankvilo informoj ne abundas.  Iom pli konkretajn mi trovis pri Jan Kalinowski. Li naskiĝis en 1857 en la loko Okuniewo proksime al Varsovio. Lia patro estis arbaristo, forstisto do sian infanaĝon Jan pasigis en la arbaroj de la regiono, kio influis lian ŝaton de la naturo,  al kiu li dediĉis sian tutan vivon. Printempe de 1879 li komencis siajn naturesplorajn  vojaĝojn tra la Okcidenta Siberio, kien direktis lin Władysław Taczanowski, la asistanto en la Zoologia Kabineto de la varsovia Ĉeflernejo. Tio okazis laŭ la peto de la estadanta en Siberio kiel cara ekzilito fama natursciencisto kaj kuracisto Benedykt Dybowski, kiu dediĉis sin al sciencista esplorlaboro kaj bezonis helpon dum kolektado de ekzempleroj de mamuloj, birdoj kaj senvertebruloj. Estis eksterordinara sperto por Kalinowski esti gvidata de tiom elstara sciencisto, tiom elstara mentoro. Jan Kalinowski akiris tiam ne sole zoologiajn, sed ankaŭ medicinajn spertojn kaj konojn. Kalinowski kun Dybowski esploris longan itineron de la Okcidenta Siberio ĝis la duoninsulo Kamĉatko,  kolektinte kaj pridokumentinte kolektitajn natursciencajn objektojn. Ekde 1885 Kalinowski sole daŭrigis veturon tra Koreio registrinte ĉirkaŭ 157 novajn birdospeciojn. Tri jarojn poste laŭ la peto de Taczanowski li revenis al la Zoologia Kabineto en Varsovio. Ni aldonu, ke tiam ĝi havis riĉajn kolektojn akiritajn unuavice dank’ al la grafoj Aleksander kaj Konstanty Branicki, kiuj estis venigantaj el siaj mondvojaĝoj multajn objektojn, financis vojaĝojn de aliaj natursciencistoj kaj la funkciadon de la Zoologia Kabineto. La kolekto de Branicki estis transformita baldaŭ en privatan Natursciencan Muzeon de Branicki-familio. Tio malebligis,  ke ĝi estu veturigita al Moskvo aŭ Petersburgo. Sojle de la sendependeco en 1919 ĝi kun la kolektoj de la Zoologia Kabineto donis fundamenton al la hodiaŭa Muzeo kaj Instituto pri Zoologio de la Pola Sciencakademio. Sed ni revenu al Jan Kalinowski, kiu tamen ne revenis al Koreio. Ĉi-foje Władysław Taczanowski konante la naturriĉecon de Peruo proponis al li entrepreni ekspedicion al la Suda Ameriko por riĉigi la Natursciencan Muzon de Branicki-familio per eksponaĵoj el ĉi tiu mondoparto.  Tie Jan Kalinowski esploris virgan terenon  de la nordo de Peruo ĝis Camanti en ĝangalo oriente for de Cuzco ĝis la ĝangalo en Bolivio. Li kolektis la esploris preskaŭ 500 birdospeciojn. Kelkaj animaloj en sia latina nomenklaturo portas lian nomon, kiel birdo Nothoprocta kalinowskii, kiel mamulo Dasyprocta kalinowskii. Kalinowski por konstante ligis sian vivon kun Peruo, tie edziĝinte kaj edukinte siajn 14 infanojn, kiuj fundamentas nun la plej multnombran poldevenan familion en ĉi tiu lando. Sed ni revenu al la nuntempo kaj reciprokaj polaj-koreaj kontaktoj, kiuj koncernas ne sole ekonomion. Ĉiam pli da polaj junuloj iras al la Suda Koreio por studoj kaj por junulara interŝanĝo. Koreio, la Suda Koreio logas ilin ankaŭ turisme. Aktuale en Seulo aktive funkcias fakultato de la pola filologio, la plej granda en Azio laŭ la nombro de la studentoj. Ankaŭ en Pollando eblas studi  la korean filologion. Ĝia fakultato funkcias ĉe la Varsovia Universitato. Post 2003, kiam estis subskribita interkonsento inter Adam Mickiewicz Universitato kaj Universitato de la Fremdaj Lingvoj ankaŭ en Poznano studas la korean lingvon ĉ. 20 personoj. La kontaktojn inter ambaŭ landoj favoras la pasintjara inaŭguro de la regula, rekta flugkontekto el Varsovio ĝis Seulo kaj inverse, kio okazis en novembro. De tri tiamaj flugoj semajne la kvanto de la flugkonektoj kreskis aktuale ĝis kvin ĉiusemajne escepte de merkredo kaj vendredo.

El la elsendo 20.07.2017. Legas Barbara – 7’26”