Ludu

La 669-a E_elsendo el la 20.07.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La hodiaŭa felietono „Inter Pollando kaj Koreio” en la kunteksto de la proksimiĝanta 102-a UK en Seulo traktas la kontaktojn inter Pollando kaj Koreio. Ni rilatas al la nunaj kontaktoj kun la Suda Koreio, sed ankaŭ referencas al historio, kiam al la Korea Duoninsulo komence de la 19-a jarcento venis la unuaj poloj.
– La kulturkronika informo rilatas al interesa ekspozicio en Olsztyn-kastelo (la nord-orienta Pollando), kie estas prezentataj mebloj el la epoko de Kopernik. Kopernik aperas en la nomo de la ekspozicio nesenkaŭze, nome li rezidis tie du fojojn kaj eble eĉ uzis iun el la prezentataj mebloj.
– Niaj E-komunumaj informoj rilatas al la ĵusa apero de „Informilo por Interlingvistoj” http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2015/09/IpI-101_2017.pdf kaj „Information for Interlinguists” www.esperantic.org/en/publications/ifi-information-for-interlinguists. Ni krome informas pri la aperinta antaŭkongrese „Unesko-Kuriero” senpage elŝutebla ĉe: http://uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf.
– Por la hodiaŭa elsendo ni elektis la kanton de Georgo Handzlik, kompreneble pri Universala Kongreso.
– La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas epizodon el la Korea Festivalo en Varsovio, kiu apartenas al la plej novaj tradicioj de la pola ĉefurbo.
– La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D