Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 662-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 27.06.2017:

– La komencaj aktualaĵoj koncernas la reciprokan unian-ĉinan interkonsenton, kies celo estas kontraŭstaro kontraŭ falsado de konataj komercaj produktoj; eksporton de la polaj busoj „Solaris” al Nederlando kaj murpentraĵon (muralon) en Gorzów Wielkopolski omaĝe al romaino savanta dummilite romaajn kaj judajn infanojn.
– En la scienca bulteno ni informas pri la kreiĝanta en Lodzo (la centra Pollando) popularscienca Sfero de profunda Kosmo, kiu ebligos al ĉiuaĝaj vizitantoj enrigardi la Universon.
– En la literatura segmento de la programo ni prezentas jam la 57-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Hodiaŭ post iom longa paŭzo muzike akompanas nin Andrzej Tomecki en tre populara siatempe kanzono „Kanzono pri mia Varsovio”.
– La hodiaŭa grafikaĵo akompananta la programinformon devenas el la Interreto kaj prezentas la noktan panoramon al la Malnovurba Kvartalo de Varsovio lige kun la kanzono aŭdiĝanta en nia hodiaŭa programo.
–Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 27.06.2017

  • Synnove Mynttinen skribis:

    Bonega propono! Mi atendadas la realigxon.

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Denove bona programo. Dum la aŭskultado de “Quo vadis”, mi ekpensis: mi ŝatas la intervjuojn de Pola Retradio, sed mi neniam aŭskultis intervjuon kun… Barbara! Jen mia propono: ke la skipo intervjuu ŝin! Ŝia longa kariero kaj klereco, ŝiaj spertoj en la movado kaj kiel akademiano certe liveros interesajn aferojn. Tio eĉ meritus tutan programon. Eble pli ol unu programon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *