Ludu

La 657-a E_elsendo el la 09.06.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia ĉi-vendreda komenca kulturkroniko informas pri la porokaza ekspozicio lige kun la 200-jariĝo de la grava pola kulturinstitucio, Ossolineum kaj pri 25-a Internacia Festivalo de pola poetino Maria Konopnicka.
– Sekve ni prezentas al vi konindan lokon, kiu estas la varsovia preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, en kiu dummilite trovis rifuĝejon i.a. la nepo de Ludoviko Zamenhof kaj aliaj familianoj. Lastmerkrede ĝi ricevis la titolon „Domo de la vivo” de la Fondaĵo Raoul Wallenberg.
– Ankaŭ hodiaŭ riĉas E-komunumaj informoj. Ni sciigas pri la nova ĉefa direktoro de ESF, pri atrakcia semajno por la ekstera kaj esperantista publiko antaŭ la Hispana E-Kongreso kaj pri la juliaj eventoj en la Greziljono (gresillon.org/agendo) kaj aŭgustaj Internaciaj Plouzekaj Renkontiĝoj (armor-esperanto.fr/rencontres-2017).
– Muzike nin akompanas fragmento de la porinfana kanzoneto „Veturas infanoj laŭvoje” por la vortoj de Maria Konopnicka, de „Dankas mi la vivon” de Manuel kaj de „Revenas mi” de Jak Le Puil’ „.
– La foto akompananta nian programinformon devenas el la Interreto kaj prezentas la polan poetinon, verkistinon, Maria Konopnicka al kiu rilatas unu el niaj kulturkronikaj informoj.
– La aktualaĵo kaj kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D