Ludu

La 656-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 06.06.2017:

– En la hodiaŭa programo ni proponas la 56-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Samtempe ni atendas respondojn pri tio ĉu jam antaŭe niaj aŭskultantoj konis la romanon. Ĉu en la propra lingvo aŭ en Esperanto? Ĉu la prezentataj de ni fragmentoj instigis legi la romanon, ekzemple en la Interreto?
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la lastsabata terorista atenco en Londono kaj al la bildo de solecaj poloj.
– La sciencbultenaj temoj alportas informojn pri esploroj, ke legado favoras evoluon de empatio, kafeino garantias pli bonajn sportajn rezultojn.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.
– Muzike denove akompanas Kajto, kun kiu ni entreprenis „Vojaĝon suden”.
– La hodiaŭa grafikaĵo el la reta paĝo de la ĉefministro rilatas al informo, ke solecaj junaj poloj revas pri tradicia, feliĉa familio.
–Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D