Ludu

La 653-a E_elsendo el la 26.05.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al la pola komponisto, reprezentanto de Juna Pollando, Feliks Nowowiejski, kies 140a naskiĝdatreveno pasis nunjare. La felietonon akompanas muzikcitaĵoj el jutubo el liaj komponaĵoj: marŝo „Sub la standardo de paco”, la patriota, himneca kanto „Rota” kaj el la antifono „Parce Domine”.
– La komenca kulturkroniko informas pri la distingo de pola monbileto emisiita lige kun la 1025-jariĝo de la kristanigo de Pollando kaj pri la Festivalo de la Religia Muziko en Varsovio, komenciĝonta la plej proksiman sabaton. Ĝia lasta koncerto omaĝos la kreadon de la heroo de nia nunsemajna felietono.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la ĵus finiĝinta 69-a IFEF-kongreso en Kolmar, al la eventoj planitaj por junio en la E-Muzeo en la ĉeĥa Svitavy, al daŭre malferma oferto por esperantistoj veni ĝui kaj kunlabori dum la dana Roskilde-Festivalo.
– La foto akompananta nian programinformon devenas el Vikipedio kaj prezentas la heroon de nia felietono, Feliks Nowowiejski.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D