Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 643-a E_elsendo el la 21.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La felietono pri koninda Pollando kondukas nin al la okcidenta Pollando, al la urbo Pobiedziska. Ĝia interesa historio ligiĝas kun la komencoj de la pola ŝtato kaj unu el la nunaj atrakciaĵoj estas la subĉiela muzeo de historiaj miniaturaĵoj. Al ĝi ni nur aldudas, sed foto pri ĝi akompanas nian programinformon.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas interesan iniciaton de Krakovo, kies biciklaj rakoj imitas la skribstilon de la mortinta antaŭ 100 jaroj pola dramverkisto kaj pentristo Stanisław Wyspiański. Nia sekva informo ligiĝas kun la jam venintaj informoj pri la plenintensaj preparoj al la festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”, kies laŭvica eldono okazos aŭguste en Varsovio.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la pasintsemajna BEL-konferenco dum kiu oni i.a. omaĝis la memoron de Ludoviko Zamenhof. Dum la sekva semajnfino la omaĝa konferenco dediĉita al la kreinto de Esperanto okazos en Varsovio.
– Fine ni renkontiĝas en mallonga leterkesta programero.
– La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj paĝoj de nia retejo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

3 komentoj al E_elsendo el la 21.04.2017

  • Rosana Peixot Caramez skribis:

    Speciala ĉirkaubrako al Barbara Pietrzak…

  • Rosana Peixot Caramez skribis:

    BEL- Konferencoj okazis en historia montara urbo Petropolis – Rio-de-Ĵanejro. Ni partoprenis Riĉajn Prelegojn prezentitaj de niaj samideanoj kaj Dro. Paulo Sergio Viana prezentis interesajn mallongajn filmojn por pripensi kaj komenti post la prezentado.

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    En la nomo de Brazila Esperanto-Ligo kaj de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro mi kore dankas pro la diskonigo pri niaj BEL- Konferencoj, ĵus okazintaj. Estas por honoro, ke ni aperas en via prestiĝa programo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *