Ludu

Karaj, geaŭskultantoj,
pro motivoj ne dependaj de ni la 637-a E-elsendo aŭdiĝos kun kelka prokrasto la plej proksiman dimanĉon. Ni tamen ne volas lasi vin sen ajna novaĵo, kaj ni elektis ĝin el la E-komunuma bulteno, kiu post vendredo perdus sian aktualecon. Temas pri la finiĝanta hodiaŭ 2-a favora aliĝkotizo por la 102-a UK en Seulo, Koreio. Aliĝis al ĝi pli ol 900 personoj el 58 landoj.
Aliflanke du semajnojn antaŭ la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof la Gazetaraj Komunikoj informis pri progresoj de la paĝo Zamenhof-Jaro www.zamenhof.life. Ĝi entenas interesajn informojn por la ekstera publiko en 27 lingvoj. Daŭras la Gazetara Kampanjo por informi laŭeble multajn amaskomunikilojn.
Nian programinformon akompanas la poemo Ho, mia kor’ ĉi-foje en la plenumo de Józef Dinnyés.