Ludu

La 631-a E_elsendo el la 10.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa felietono pri Vizitinda Pollando kondukas nin al Vroclavo en la sudokcidenta Pollando kaj troviĝanta tie tre interesa ekspozicio Hydropolis, kiu en la plebiscito de National Geographic Polska en 2016 ektroviĝis inter 7 plej novaj vidindaj lokoj en Pollando.
– En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri fragmento de manuskipto de Frederiko Chopin, kiu antaŭnelonge riĉigis la kolektojn de lia varsovia muzeo kaj pri festivalo Frankofonio, kiu en marto daŭras en la tuta lando.
– En la E-komunuma segmento ni invitas al Krakovo, kie morgaŭ en la Jagelona Biblioteko okazos inaŭguro de speciala ekspozicio dediĉita al Ludoviko Zamenhof lige kun la daŭranta Zamenhof-Jaro 2017 aŭspiciata de Unesko.
– Fine ni proponas mallongan Leterkeston.
– En la elsendo aŭdiĝas fragmente la kanto de Jacques Yvart „La Marista amo” el la KD „Brassens plu” eldonita de Vinilkosmo. Merlin el Brazilo kantas „Ho, mia kor’”.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto (el la Interreto) prezentas specimene la vroclavan HYDROPOLIS.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.