Ludu

La 629-a E_elsendo el la 03.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri elekto de la nacia legaĵo por la septembra Tago de la Nacia Legaĵo kaj pri premio atribuita dum la Tago de la Gepatra Lingvo, pri la atribuo de Kilar-Premio al kanada filmkomponisto Howard Shore kaj pri la daŭranta en Varsovio 8-a Karesma Festivalo.
– En la E-komunuma segmento ni notas du forpasojn, kiuj dekumis la E-komunumon fine de februaro. En Innsbruck, Aŭstrio mortis prof. Herman M. Ölberg i.a. interlingvisto kaj esperantologo, en Koszalin, Pollando Czesław Baranowski la meritplena E-aganto, i.a. multfoja organizinto de Ĉebaltaj E-Printempoj.
– Fine de la elsendo aŭdiĝas Leterkesto.
– Muzike ni prezentas en fragmentoj du kanzonojn „La dimanĉaj fotoj” de Eric Languillat el la KD „Inicialoj dc urbano” kaj „Sonon de la vivo” de Jonny M. el la KD „Regestilo”, ambaŭ eldonitaj de Vinilkosmo.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo prezentas (el la Interreto) teatran afiŝon por la spektaklo „La nupto” en la Pola Teatro en Varsovio en 2015.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=46RhFsf15Zk&feature=em-upload_owner