Ludu

La 624-a E-elsendo el la 14.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas foliumi kun ni lastatempe venintajn al la Redakcio E-gazetojn. Hodiaŭ ni parolas pri la januaraj numeroj de „La Lanterno Azia” de Korea E-Asocio kaj „La Revuo Orienta” de Japana E-Instituto.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al ekonomiaj aferoj. Unue ni informas pri la amendo de la Punkodo malfaciligonta trompojn rilate la aldonvaloran imposton kaj pri bonaj prognozoj de la Eŭropa Komisiono, laŭ kiuj Pollando en 2017 troviĝos inter 6 plej rapide evoluantaj mastrumadoj de la Unio.
– La scienca bulteno liveras informojn pri la minacitaj senjorinoj, kiuj praktikas senmovan vivstilon antaŭ komputilo kaj pri nova aparato, kiu dank’ al sia favorpreza kosto ebligos al pli da poloj ekzameni ĉu ili ne suferas dormapneon.
La aktualaĵoj, la scienbultenaj temoj kaj la Trarigardo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
Muzike en la korvarman etoson enkondukas Kajto i.a. lige kun la hodiaŭa festo de enamiĝintoj. „Rave kun vi” devenas el la KD „Duope”
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.
La akompana al ĉi tiu informo foto prezentas SHIN EŬN SOOK, E-nome Sonĝanta, la ĉeforganizanton de la Seŭla Internacia Infana Kongreseto. La retejo de la Seula UK troviĝas ĉe la adreso: http://www.2017uk.net/