Ludu

La 620-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 31.01.2017:

– Kun profunda malĝojo ni ricevis la informon pri la forpaso de konata pola esperantisto, sociologo okupiĝanta rilate la E-komunumon pri la sociologiaj aspektoj de la E-movado, d-ro Zbigniew Galor. En nia elsendo ni prezentas fragmenton de lia prelego pri tiu temo prezentitan dum la Interlingvistika Simpozio en Poznano en 2011.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri subvencio por elkonstrui tunelon inter la polaj insuloj Uznam kaj Wolin; pri aperigita en la reto bazo de ĉ. 8 kaj duona mil nomoj de SS-viroj el la eksa germana koncentrejo-mortotendaro Auschwitz (www.truthaboutcamps.eu/zalogass); pri la jubileo de la programo Erasmus.
– La scienca bulteno liveras informojn pri polaj-israelaj esploroj pri agresa kolumpsitako dekumanta la israelajn upupojn.
– Hodiaŭ kantas Amindaj „Ĉar ankoraŭ batas via kor’”, la kanzonon devenantan de ilia KD eldonita de Vinilkosmo.
– Aktualaĵoj kaj sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. La akompana al ĉi tiu informo foto devenanta el wikipedia.pl prezentas la mapon de la insuloj Uznam kaj Wolin, kiujn ligos submara tunelo.