Ludu

La 616-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 17.01.2017:

– Hodiaŭ ni prezentas la laŭvican, ĉi-foje la 50-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la vizito de la pola prezidenta paro en Israelo, al la novaj rimedoj por pliaj segmentoj de la varsovia metroo kaj al la decido de la germana Konstitucia Tribunalo koncerne la ekstreman partion NPD.
– En la scienca bultena ni informas pri la sukceso de polaj kirurgoj, kiuj en decembro transplantis manon al neplenlertulo senigita je ĉi tiu organo.
– Muzike ni prezentas la kanton „Lando, mia lando” en la plenumo de Tova Ben-Cvi el la KD „Bonvenu paco”.
– Aktualaĵoj kaj sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.