Ludu

La 613-a E-elsendo el la 06.01.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– La nunsemajnan elsendon komencas kultura kroniko kun informoj referencantaj al la hodiaŭa Festo de la Tri Reĝoj, Epifanio. Temas pri interesa ekspozicio enhave ligita kun la hodiaŭa festo, kiu prezentas la bildojn de aŭstra pentristo Franz Christoph Janneck en Krakovo. Temas pri publikaj Paradoj de la Tri Reĝoj, kiuj disvolviĝis en centoj da polaj urboj, ankaŭ eksterlande.
– Rilate la eventojn de la E-komunumo ni informas pri la inaŭguro de la sociaj aktivadoj ligitaj kun Zamenhof-Jaro en Bjalistoko.
– Kun Anna Striganova ni renkontiĝis en 2016 same dum BET, kiel ankaŭ dum la Nitra UK. Hodiaŭ ni prezentas la interparolon surbendigitan kun ŝi dum la Baltaj E-Tagoj en la litova Birštonas, en kiu ŝi i.a. klarigas sian interesiĝon pri fabeloj, rakontas kelkvorte pri sia pentroarto kaj kunlaboro kun la eldonejo Impeto kaj pri sia vojo al Esperantujo.
– En la fino ni proponas mallongan leterkestan renkontiĝon.
– Muzike akompanas nin kristnaskaj kantoj en la pola lingvo kaj Esperante (kantas Remigiusz Kossakowski) ligitaj kun Epifanio. Ni memorigas ankaŭ iun el la komunaj kantoj dum amikaj vesperoj en Birštonas.
– La akompana foto ĉe la informo pri la elsendo ligiĝas kun la Parado de la Tri Reĝoj en Pollando, pri kiu ni informis en nia elsendo. La elsendo estas ankaŭ aŭskultebla en YouTube.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Ankaŭ aparte aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.