Ludu

La 612-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 03.01.2017:

– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas profesoro Walter Żelazny el Pollando, la estro de la Katedro pri kultura antropologio en la Universitato de Bjalistoko. Ni interparolas pri lia prelegserio pri judaismo, kiun li gvidis dum BET-2016, pri lia esperantigita libro „Ludoviko Lazaro Zamenhof – Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj” kaj pri la didaktika laboro de lia katedro, en kiu eblas doktoriĝi kelklingve ankaŭ pri E-rilataj temoj, ricevante ŝtatan diplomon agnoskitan en la landoj de la Eŭropa Unio.
– Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la bona stato de la publikaj financoj en Pollando, al kroma subvencio por la Centro de Polaj Studoj en Cambridge. Ni informas aldone pri la bjalistokaj kulturcentroj. En la novstrukturita Bjalistoka Kultur-Centro sian lokon havas denove Zamenhof-Centro.
– En la scienca bultena ni informas pri novaj esploroj rilate la malavantaĝon de la dominita de la angla scienca literaturo kaj pri Fringo, la ĉefheroo de la Eŭropaj Birdo-Tagoj-2016 en Pollando.
– Muzike akompanas nin la novjara kanto de Muzikumejo: https://www.youtube.com/watch?v=mIqkBY0NqvU kaj la novjara mesaĝo de Dirce Sales: https://drive.google.com/file/d/0B3VrPGl7lVKbLWNxQjlBd1dkY3c/view. Ni citas krome el la kanto de Nikolin „Zamenhof”.
– Aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.