Ludu

La 605-a E-elsendo el la 09.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

La 17-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

– Komence nia kulturkroniko informas pri interesa ceramika muralo, kreiĝinta sekve de internacia arta kunlaboro memoriganta, ke en 2016 Vroclavo estis Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.
– Tuj poste sekvas E-komunume rilataj informoj.
La ĉefa estas ligita kun la pasonta la 10-an de decembro Tago de la Homaj Rajtoj. Temas pri la transdonita al UN-o Deklaro de UEA okaze de la 68-a datreveno de ĝia proklamo kaj la 50-a jubileo de la internacia pakto pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kaj la internacia pakto pri civilaj kaj politikaj rajtoj.
Sekve ni informas pri la lastlunda gazetara konferenco en Bjalistoko, en kiu la prezidanto de la urbo T. Truskolaski parolis pri ĝiaj planoj lige kun Zamenhof-Jaro 2017; ni informas krome pri la hodiaŭ komenciĝantaj 17-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.
Laŭ la GK de UEA ni informas krome pri la novaj gvidantoj de la Belartaj Konkursoj de UEA.
– Fine aŭdiĝas leterkesta programero.
– En la elsendo ni prezentas fragmente la kanton „Anda Haleo” de la grupo Kaj Tiel Plu el ĝia KD „Plaĉas al mi” eldonita de Vinilkosmo.
La kulturkronika informo kaj la informo pri la planoj de Bjalistoko lige kun la Jaro de Zamenhof estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.