Ludu

La 599-a E-elsendo el la 18.11.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ ni denove prezentas la felietonon el la ciklo Koninda Polo, kiu ĉi-foje proksimigas la silueton de mondfama esploristo kaj malkovrinto el la 17/18-a jarcentoj, aparte meritiĝinta pro la esplorado de Aŭstralio, Paweł Edmund Strzelecki.
– En la komenca kulturkroniko ni informas pri prestiĝa premio por la pola naturscienca filmo kaj pri la ekspozicio de la hungara arto en Krakovo.
– La E-komunumaj informoj informas pri lauvica prestiĝa ŝtata premio por Povilas Jegorovas el Litovio, ni anoncas interesan eventon en Vroclavo komence de decembro 2016 dediĉitan al la kulturo de la parola Esperanto.
– Por la muzika akompano ni elektis la kanzonon de Jacque Le Puil el lia KD „Sen Elizi’” eldonita de Vinilkosmo „Revenas mi”.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.