Ludu

La 595-a E-elsendo el la 04.11.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La temo de nia hodiaŭa felietono pri koninda Pollando estas Olsztyn apud Częstochowa, aparte la ruino de ĝia kastelo troviĝanta ĉe la Itinero de Aglaj Nestoj, kreiĝinta en la 14-a jarcento. En septembro vizitis ĝin Barbara Pietrzak kun grupo de polaj esperantistoj.
– Niaj riĉaj komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la finiĝintan antaŭnelonge 15-an Internacian Violonistan Konkurson de Henryk Wieniawski, la senpagan malfermiĝon de la polaj reĝaj rezidejoj en novembro kaj la plej bonan polan porinfanan tv-kanalon ABC.
– Ankaŭ nia E-komunuma segmento estas riĉa informante pri interesa publika evento en Sevilo, Hispanio, en kiu Esperanto ludis gravan rolon; pri la nunjara disdono de la Bachric-subvencio; pri la temo de la UK-2017 en Seulo.
– Ni memorigas fragmente la kanzonon „Sojle de la klara temp’ ” de Kaj Tiel Plu el ilia samtitola KD eldonita de Vinilkosmo.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la fotogalerio estas vidindaj fotoj referencantaj al unuopaj programeroj de nia hodiaŭa E-elsendo.