Ludu

La 594-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 02.11.2016:

– Per la interparolo kun d-ro Ulrich Lins ni referencas al la septembraj tagoj en Poznano: la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj kaj la podia omaĝa diskuto kadre de ARKONES memore al la forpasintaj Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke.
– La komencaj aktualaĵoj koncernas la solenaĵon de la 50-a datreveno de doktoriĝo de pastro profesoro Michał Heller en Lublina Katolika Universitato kaj benkon en la urba spaco de Krakovo, kiu omaĝas du elstarajn polajn matematikistojn Stefan Banach kaj Otto Nikodym.
– La sciencbultena informo estas dediĉita al Arabidopsis halleri, la t.n. metalovora planto.
– Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per la fragmento de la kanzono Granda Urbo devenanta el ilia Arĝenta Albumo.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte aŭdiĝas ankaŭ interpaprolo kun d-ro Ulrich Lins.