Ludu

La 593-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 25.10.2016:

– En la hodiaŭa elsendo ni prezentas la laŭvican fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof aŭdigante ĝian 47-an fragmenton.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la investaĵoj de la portugala kompanio Kokcinelo, kiu somere inaŭguris en Pollando sian unuan fabrikon. Ni informas krome pri nova enskribo en la polan liston de Unesko-programo „memoro de la mondo”.
– En la scienca bulteno ni informas pri la plej aktualaj esploroj rilate la homan vivolongon.
– Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „Elprovo” el la KD de Merlin „Por la mondo” eldonita de Vinilkosmo.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.