Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 592-a E-elsendo el la 21.10.2016 ĉe www.pola-retradio.org:
– Hodiaŭ ni denove renkontiĝas kun Maciej Jaskot, nia redakcia kolego kaj akademia instruisto de la hispana lingvo, kiu rakontas pri interesa seminario en la universitato Viadrina (en Frankfurto ĉe Odra-rivero, Germanio), kiun li partoprenis antaŭtage de la nuna studenta jaro.
– Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al nunjara literatura premio de la urbo Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) Angelus, kiu iris al armena rumandevena verskisto Varujan Vosganian; ni informas pri la komenciĝinta hodiaŭ en Varsovio Festivalo Polin-2016, kun interesaj E-akcentoj.
– En la fino de la elsendo ni invitas por la Leterkesta renkontiĝo.
– Ni memorigas fragmente la kanzonon „La sonĝoj” de Kore el la KD Kia viv’, kiun eldonis Vinilkosmo.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” estas aŭskultebla eksterelsende interparolo kun nia antaŭmkrofona gasto.
Bona, richenhava estas chiam la intervjuo kun. S-ro Jaskot. Por ne esti denove lakona, mi shatus scii de li, kion opinias pri Esperanto liaj kolegoj, kiuj partoprenis la eventon por instruado de fremdaj lingvoj, aparte la ” nova generacio”.
Dankon.
Mi jxus ricevis la plej belan donacon okaze de mia hodiauxa naskigxtago – mi estis menciita de Barbara Pitrzak en Pola Retradio en leterkestrenkontigxo! 🙂 Koran dankon! 🙂