Ludu

La 591-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 18.10.2016:

– La portelefona aplikaĵo, apo de amikumu.com povas revoluciigi kontaktojn inter esperantistoj. Detalojn pri ĉi tiu projekto, kiu kreiĝis responde al la bezonoj de la E-lernantoj de Duolingo servos al la tuta E-komunumo kaj sekve ankaŭ al aliaj. Pri tio ni interparolas kun nia antaŭmikrofona gasto Chuck Smith. Hodiaŭ komenciĝis la monkolekta kampanjo, kiu daŭros ĝis la 16-a de novembro 2016 ĉe www.amikumu.com/ks
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la 25-jariĝo de Collegium Polonicum en Słubice (la okcidenta Pollando), al la 30-jariĝo de la pola societo membriganta Justulojn de la mondo, polojn distingitajn per tiu medalo pro savado de judaj najbaroj dum la 2-a mondmilito.
– La sciencbultena informo rilatas al la bonefika, saniga efiko de cinamo en nia dieto, aparte en varmaj landoj.
– Muzike akompanas nin la E-rokbando Supernova per „La lasta kanzono”. Ĝi devenas el ilia KD „Supernova”.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte aŭdiĝas ankaŭ interpaprolo kun Chuck Smith.