Dum la lasta semajnfino de oktobro en Vroclavo – la suda Pollando – okazos la 12-a Festivalo de Protestanta Kulturo. Tiuokaze en la Nacia Muzeo en Vroclavo funkcias portempa ekspozicio „La moderna oraĵista arto el la sileziaj preĝejoj de paco”. Dum ĝi estas prezentataj historiaj objektoj el du historiaj preĝejoj el la lokoj Świdnica kaj Jawor, troviĝantaj en la listo de la Monda Unesko-heredaĵo. La unuan fojon dum ĝi estas prezentataj objektoj malplej bone konataj. Inter ili estas arĝenta baptopelvo el 1694, kruco de Johann Friedrich Wendrich aŭ kompleto de la liturgiaj instrumentoj.
Dum la preparado de la ekspozicio oni faris novajn malkovrojn. Al ili apartenas verkoj de la modernepokaj oraĵistaj majstroj en la Preĝejo de Paco en Świdnica. Ĝia plej malnova ora objekto estas arĝenta skatolo el 1638 de la vroclava gilda majstro Hans Boxhammer kaj baroka kaliko, de unu el la plej elstaraj oraĵistoj de Vroclavo, Georg Nawarra. La ekspozicio enhavas krome objektojn el la sileziaj preĝejoj de paco, kiuj hodiaŭ troviĝas ekster la limoj de Pollando. Tio estas i.a. forveturigita el Pollando en 1958 kaj nun troviĝanta en la sidejo de Union Evangelischer Kirchen en Berlino, manierisma pokalo el 1615 de la nurimberga oraĵista majstro Hans Reiff .La ekspozicio daŭros ĝis la 30-a de decembro.
La lignaj Preĝejoj de Paco el la mezo de la 17-a jarcento en Świdnica kaj Jawor – apartenas al la plej valora j historiaĵoj de Silezio. Kune kun la ne plu ekzistanta – konsumita de incendio en la 18-a jarcento – preĝejo en Głogów ili estas agnoskitaj kiel la ĉefaj verkoj de la eŭropa protestanta kulturo, kiuj kreiĝis post la Vestfala Paco (1648), kiu finis la 30-jaran militon. Aldonendas, ke la Preĝejo de Paco en Świdnica estas la plej granda ligna baroka sanktejo en Eŭropo.
El la elsendo 25.10.2026. Legas Pamela 03′ 01″

