Ludu

La 587-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 04.10.2016:

– Denove en nia programo aŭdiĝas literatura segmento enhavanta ĉi-foje la 46-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komenca aktualaĵo rilatas al la studpreferoj de polaj gejunuloj sojle de la komenciĝanta nova akademia jaro.
– Ni sekve felietonas pri aktuala situacio post la vinsezono 2015/2016 en la Lubuŝa Regiono (okcidenta Pollando).
– Ĉu burdojn motivas emocioj, tion ni klopodas ekspliki en la scienbultena temo.
– Kun profunda bedauro ni informas pri la forpaso de konata interlingvisto kaj esperantologo, Reinhard Haupenthal.
– Aktualaĵo, la sciencbultena informo kaj felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj.