Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 585-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 28.09.2016:

– En la hodiaŭa elsendo ni ligas al la finiĝinta lastsemajne en Poznano 32-a eldono de Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES interparolante kun unu el ĝiaj ĉeforganizintoj, Tobiasz Kazimierski. Antaŭe kun Katalin Kovats ni i.a. interparolas pri la atribuita al ŝi premio de la urbo Aalen kaj ŝiaj kursoj en Poznano.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la morto de Ŝimon Perez, al furorantaj polaj malgrandaj aviadiloj, al la interesa ekspozicio de objektaj modeloj en Gliwice (la suda Pollando).
– En la scienca bulteno ni informas pri kelkaj novaj opinioj ligitaj kun obezeco.
– Muzike akompanas nin Eterne Rima per la kanzono „Kio gravas” el lia KD „Taglibro de Brutulo”
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas interparoloj kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj.

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 28.09.2016

  • Marta skribis:

    Dankon por interesa elsendo. Estis bele rememori pri belaj travivajxoj dum Instruista Trejnado kaj Arkones dank de intervjuoj. Por mi tio estis vere valora tempo kaj mi jam atendas la sekvan sesion en Februaro 2017. Apartan dankon por Katalin kaj Tobiasz por la granda laboro! La mondo estas pli bona dank de vi!

    Kore
    Marta

  • Katalin Kovats skribis:

    Dankon pro la gratuloj kaj eblo raporti pri la farita laboro al la aŭskultantoj de Pola RetRadio. Salute, Katalin

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *