Ludu

La 583-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 20.09.2016:

– En la hodiaŭa elsendo ni referencas al la antaŭmikrofonaj renkontiĝoj dum la Nitra UK. Hodiaŭ Maciek Jaskot interparolas kun Paul Hopkins el Kanado pri liaj interesiĝoj, studoj kaj esploroj pri la unusola pola regiona lingvo, la kaŝuba.
– La komenca aktualaĵo rilatas al baldaŭ startonta nova fakultato en Lodzo (la centra Pollando) dediĉita al la moderna teksado kaj modo.
– En la scienca bulteno ni informas pri interesaj konstatoj koncerne la vivlongon de ĝemeloj kaj pri esploroj elmontrintaj, ke sur la Tero vivas kvar kaj ne unu specioj de ĝirafoj.
– Muzike akompanas nin Zuzanna Kornicka per populara kanzono „Mariŝa”, kiu enkondukas en la etoson de la komenciĝonta la plej proksiman vendredon en Poznano ARKONES. La lastaj informoj pri la 32-a eldono de ARTaj KONfrontoj en Esperanto sekvas ĉi tiun muzikan intervenon.
– Aktualaĵo, kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.