Ludu

La 581-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 13.09.2016:

– En la hodiaŭa elsendo ni revenas al la prezentado de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof aŭdigante ĝian 45-an fragmenton.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la sukceso de la polaj busoj Solaris en Norvegio, ni klopodas respondi, kie nunsezone eblas drinki la plej favorprezan bieron; fine ni informas baze de analizoj, ke la polaj senjoroj konsisitigas la plej senavaran grupon de la pola socio.
– En la scienca bulteno ni okupiĝas pri la similaj komprenmekanismoj de parolo ĉe homoj kaj hundoj.
– Muzike ni memorigas la meksikan kanton „Atendu ĝis kiam venos luno” en la plenumo de Oliver Tzaut. Ĝi devenas el la vinila disko „Karnavaleto” de la bendoteko LF-KOOP.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.