Ludu

La 577-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 30.08.2016:

– En la redakcia interparolo kun nia kolego, d-ro Maciej Jaskot ni retrorigardas al interesa interlingvistika konferenco okazinta ankoraŭ dum la antaŭferia periodo en Hispanio;
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al la preparoj al la septembra neformala konferenco de la Eŭropa Konsilio kaj al la 25-jariĝo de kunlabora strukturo de Pollando, Francio kaj Germanio – Vajmara Triangulo
– Sciencaj temoj referencas al esploroj konfirmantaj, ke kelkaj funkcioj rilate parolon ĉe melopsitakoj kaj homoj funkcias simile. La alia temo estas la mensostato, kiel faktoro plej grava dum la maljuniĝado.
– Ni informas krome pri la Nacia Legado de „Quo Vadis” en Pollando la plej proksiman sabaton, al kiu kampanjo polajn esperantistojn alvokas Maria Majerczak – https://docs.google.com/document/d/1aE5yda7D7d2hR1JS9 _EQjYxMTRq4ngtIqYXJb_NcUWA/edit
– Muzike akompanas nin Helena Melnikova per la kanto „Leganto”.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte aŭdiĝas ankaŭ interparolo kun Maciej Jaskot en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.