Ludu

La 574-a E-elsendo el la 19.08.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Ilona Koutny, kun kiu ni renkontiĝis dum la Baltaj Tagoj en Birštonas. Ni interparolas pri ŝia prelegaro dum la Tagoj, plej gravaj eventoj ĉe Interlingvistikaj Studoj kaj pri la okazonta en septembro (17-23.09.2016) laŭvica sesio de la Interlingvistikaj Studoj kaj komenciĝonta unujara instruista trejnado en Poznano. Tuj poste komenciĝos la 32-a sesio de ARKONES, pri kio ni informas en la E-komunuma segmento.
– La elsendon inaŭguras kulturkronika informo pri interesa ekspozicio en la varsovia Łazienki-Parko „Flora Danica”, en kiu ĝis la fino de oktobro eblas admiri unikan porcelanan servicon de la danaj reĝoj, konsiderata la perlo de la dana nacia heredaĵo
– En la fino de la elsendo ni proponas leterkestan renkontiĝon.
– Muzike akompanas nin Mikaelo Bronŝtejn kaj ni prezentas lian kanton el la kasedo „Iom da bono de Bruna Ŝtono”.
La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la koncerna rubriko de nia paĝo. Aparte eblas aŭskulti ankaŭ interparolon kun nia antaŭmikrofona gasto.