Ludu

Atenton Karaj Radioamikoj,

Unue akceptu multajn salutojn el Birštonas, Litovio – kie okazas la 52-aj Baltaj Esperanto Tagoj, BET-52. Tio estas bona novaĵo, ĉar estas la okazo por partopreni riĉan programon de la Tagoj, fari interesajn sonregistrojn kaj interparolojn.
Malbona novaĵo rilatas al la difekto de la sonkonektingo (sonnesto) en la redakcia komputilo kaj maleblo ripari ĝin dum la foresto en Varsovio. Pro tio ne eblas enmeti nun novajn E-elsendojn de la Pola RetRadio.
La Redakcio pardonpetas ĉiujn geaŭskultantojn esprimante la esperon, ke niaj elsendoj denove baldaŭ aperos ĉe la kutima adreso: www.pola-retradio.org.