Ludu

La 566-a E-elsendo el la 24.07.2016 ĉe  www.pola-retradio.org:

– La 566-a E-elsendo el la 24.07.2016 entenas la unuan raporton el la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakio. Pri motivoj de kelka prokrasto ni informas en la elsendo en raporta interparolo de Barbara kaj Maciech, kiu rilatas (nekomplete)  al la eventoj el vendredo, sabato kaj dimanĉo. La prezidanto de UEA, Mark Fettes dividas siajn impresojn pri la unua gazetara konferenco kun lia partopreno. En la fino aŭdiĝas specimeno el la dimanĉa vespera koncerto subĉiela kadre de la Nacia Vespero, kiun amase partoprenis ne sole kongresanoj, sed ankaŭ nitra kaj slovaka publiko.