Ludu

La 564-a E-elsendo el la 15.07.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Unualoke ni transsendas kondolencajn kaj solidarecajn vortojn al la francaj esperantistoj, niaj aŭskultantoj, al la tuta franca nacio lige kun la terorista atako en Nico la 14-an de julio 2016.
– Nia antaŭmikrofona gasto estas Povilas Jegorovas, la ĉeforganizinto de la 52-aj Baltaj E-Tagoj en Litovio (03-10.07.2016).
– En nia kulturkroniko ni informas pri – ĉi-foje – la varsovia ekspozicio okaze de la 1050-jariĝo de la bapto de Pollando. En ĝiaj dokumentoj troviĝas i.a. la unuan fojon skribita la nomo de la lando Pollando (Poloniae). Krome ni rakontas pri la unuaj orumitaj steloj reaperintaj sur la volboj de la gdanska Maria-Baziliko.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Kulturkroniko”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas nia interparolo kun la ĉeforganizanto de la litova, 52-a eldono de BET.
La kulturkronikaj informoj estas aparte konsulteblaj voĉe kaj skribe en la rubriko „Kulturkroniko”.