Ludu

La 559-a E-elsendo el la 17.06.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia riĉa komenca kultura kroniko traktas  komenciĝantan restaŭradon de la unika pentraĵo de El Greco en Pollando „Ekstazo de s-ta Francisko”, interesan ekspozicion pri stanaj historiaj objektoj el la kolektoj de la Reĝa Kastelo en Krakovo, la lastajn monumentojn de Henryk Sienkiewicz kaj Zofia Kossak-Szczucka ĵus senvualigitajn en Jordan-Parko en Krakovo.
– Niaj E-komunumaj informoj proksimigas la riĉan programon de Baltiaj E-Tagoj, okazontaj baldaŭ (02-10.07.2016) en Litovio kaj sciigas pri la vendo de „Heroldo de Esperanto”.
– Muzike akompanas nin la grupo Asorti el Litovio per la kanzono el ilia KD „Verda Hejmo Esperanto”.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la  rubriko:  „Kulturkroniko”. Vizitu nepre nian fotogalerion!