Ludu

La 556-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 07.06.2016:

– En la literatura segmento de nia nunsemajna elsendo ni prezentas la 43-an fragmenton de „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
– Niaj aktualaĵoj koncernas novan interesan produkton el Pollando, nome elektran aviadilon el Krosno (la sudorienta Pollando); konsumadon de cidro, ĉiam pli populara en Pollando; Ni referencas al la unia raporto pri religio, kiel la lerneja studobjekto en la uniaj landoj;
– En Scienca Bulteno ni informas pri la simpozio de specialistoj en Barcelono pri la kreskanta nombro de meduzoj en Mediteraneo;
– La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.