En la programo de la aŭtuna Malferma Tago de la Centra Oficejo en Rotterdamo (28.11.2015) apartan respondohoron  havis Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA. En la tria kaj lasta fragmento de tiu ĉi renkontiĝo aŭdiĝas multaj interesaj rememoroj, kelkaj anekdotoj kaj liaj postoficaj planoj. Nia Redakcio aliĝas al la laste aŭdiĝantaj vortoj de prof. Humphrey Tonkin, kiu dankis al Osmo Buller pro lia laboro por Esperanto kaj la Universala E-Asocio. Ni samtempe aldonas dezirojn  de sano, sukcesa postofica aktivado kaj feliĉo – kun la espero pri pliaj interesaj renkontiĝoj en la E-komunumo ! El la elsendo 06.05.2016 – 13’44”