Ludu

La 537-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 01.04.2016:

– La komenca kulturkroniko alportas informojn pri la distingo de elstara pola poetino Julia Hartwig per la Oficira Ordeno de Honora Legio; pri retrovita eksterordinara trezoro en la dominikana klostro en Krakovo; pri la 130-a naskiĝdatreveno de elstara pola filozofo kaj esperantisto, prof. Tadeusz Kotarbiński.
– La E-movada segmento enhavas informojn pri la forpaso de Michel Duc Goninaz, membro de i.a. Akademio de Esperanto kaj pri sukcesa marta eldono de BEL-konferencoj 2016.
– En la fino aŭdiĝas leterkesta programero, en kiu i.a. ni notas la proksimiĝantan (la 4-an de aprilo) 57-an datrevenon de la kreiĝo de la profesia E-Redakcio en la publika Pola Radio.
La elsendon muzike akompanas Flavio Fonseca, kantante la tekston de Geraldo Mattos >Jam temp’ está por verdera’< el la KD „Simbiozo”
La la kulturktronikaj informoj estas parelele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko „Kulturkroniko”.