Ludu

La 533-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 18.03.2016

– Ĉi-semajne ni proponas reviziton en la interesa loko de Pollando, Tarnów en la suda Pollando;
– Komence ni notas la Rezolucion de la pola Sejmo, kiu proklamita lastmerkrede, antaŭtage de la inaŭguro de muzeo en la loko Markowa omaĝas la memoron de poloj, kiuj oferis sian vivon savante dum la 2-a mondmilito judojn kondamnitajn je ekstermo;
– La komenca kulturkroniko informas pri klopodoj loki novajn polajn objektojn sur la liston de Unesko-heredaĵo kaj pri programo stimulonta la legadon de poloj;
– La riĉa movada segmento alportas informojn pri sukcesoj de Lingvostudio en Budapeŝto, pri doktoriga disertaĵo de Ida Stria, pri lingvokonferenco en Nitro;
– Muzike akompanas nin Zhou-Mack Mafuila per la kanzono „Intergenta am’” devenanta el la KD „Originoj” eldonita en 2012 de Vinilkosmo.
La komenca aktualaĵo, la kulturktronikaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”. En la rubriko „Felietonoj” estas samtempe legebla kaj aŭskultebla nia nunsemajna felietono.