Novaĵoj

La submara fervojtunelo inter Finnlando kaj Estonio

Enretigita de: | Feb 9, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Jarkomence la aŭtoritatoj de Finnlando kaj Estonio, de Helsinko kaj Tallino subskribis enkondukan interkompreniĝon, kiu ebligos esplorojn pri la eblo elkonstrui la submaran fervojtunelon inter la ĉefurboj de ambaŭ landoj. En la regiono de Helsinko laboras dekoj da miloj da estonoj, el inter kiuj multaj venas laborcele tra Baltiko ĉiusemajne. Tallinon vizitas multaj finnaj turistoj. Samtempe Helsinko kaj Tallino formas komune ekonomian sferon enloĝatan de ĉ. unu kaj duona milionoj da homoj. Por plene utiligi la potencialon de la sfero la transporto inter ambaŭ urboj devus esti pli rapida kaj facila ol nun. La planata tunelo mallongigos la veturtempon almenaŭ de 90 minutoj (tiom daŭra la prama traveturo) ĝis ĉirkaŭ 30 minutoj kaj ĝia longo varios de 65 ĝis 92 kilometroj. La tunelo estos ligita kun la fervojlinio Rail Baltica, kiu ligos Tallinon kun Varsovio. Ĝi estos finkonstruita en 2025. Laŭ pritaksoj de la finna flanko la konstrukosto de la tunelo egalos al 9 ĝis 13 miliardoj da eŭroj kaj ĝi estus preta en 2030.

El la elsendo 09.02.2016. Legas Tomek – 1’17”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526304

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj