Ludu

La 520-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org:

– En la literatura segmento de nia marda elsendo ni prezentas la 37-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia  Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al raporto pri lernado de fremdaj lingvoj en Eŭropo, al kresko de importo de la polaj nutraĵproduktoj en Ĉeĥio, al ŝanĝiĝantaj drinkokutimoj en Pollando kaj kelkaj tiurilataj prognozoj.
– La scienbultena informo koncernas pioniran forcejon, kreiĝintan en Pollando, kies teknologio ebligas 95-procente redukti la emisiadon de karbondioksido.
– Muzike akompanas nin „Asorti”, kiu nun kiel „Sepa kaj Asorti” pretas plialtigi nivelon de E-aranĝoj, kunligante ilin kun grandaj lokaj kaj urbaj festoj, kiuj estas organizitaj dum tempo de E-aranĝoj, ekz.organizi grandajn profesiajn koncertojn esperante.
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Nia sekva E-elsendo aŭdiĝos escepte la plej proksiman dimanĉon kaj ne vendredon.