La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Ludwik Antoni Rydygier – pola kuracisto, kirurko, profesoro de medicinaj sciencoj, generalo de la Polaj Armeaj Fortoj.  Li naskiĝis en 1850 en la bieno Dusocin apud Grudziądz (gruĝjonc). Tiam ĝi troviĝis en la prusa aneksoparto de Pollando. Ekde la plej  frua aĝo li manifestis sian polecon kaj kiel 19-jarulo ŝanĝis la ortografion de sia germana nomo de Riediger al Rydygier. Komence li lernis hejme daŭrigante la lernadon en Pelplin, Chojnice kaj Chełmno (ĥeŭmno). Tuj post la abiturienta ekzameno li entreprenis medicianajn studojn. Unue en Krakovo kaj poste en la universitato de Gryfia (nun Greiswald). Diplomon de kuracisto li akiris en decembro 1873 kaj jam en februaro la sekvan jaron li defendis doktorigan disertaĵon. Ĝi koncernis kirurgian antisepson. Komence Ludwik Rydygier laboris kiel asistano en la Hospitalo de la Plej Sankta Maria Virgulino en Gdansko, sekve en Chełmno kaj poste denove en Gryfia, kiel asistanto de la universitata Kirurgia Kliniko. Tiuperiode aperis liaj unuaj sciencaj disertaĵoj koncerne kirurgion. Post la habilitiĝo en 1878 li translokiĝis al Jeno, kiel asistanto de profesoro F. Riedl. Unu jaron poste d-ro Rydygier aĉetis domon en Chełmno, kiun li adaptis al la privata kirurgia kliniko, kiu laŭ sia  moderna ekipaĵaro rivalis sukcese eĉ kun la kliniko de la krakova Jagelona Universitato. De ĉi tiu periodo datiĝas la plej signifaj sciencaj atingaĵoj de d-ro Ludwik Rydygier, kiuj malfermis antaŭ li brilan akademian karieron. Tiuperiode li faris du aŭdacajn kaj pionirajn stomakoperaciojn. En novembro 1880 kiel la unua en Pollando kaj la dua en la mondo – post Péan – li eltranĉis piloron pro la stomakkancero, rekreante komplete la nutrokanalon. Ambaŭkaze pacientoj mortis.  Rydygier kelkajn monatojn poste ripetis sian operacion kaj priskribis la aplikitan metodon, kiu akiris la nomon “modo Rydygier”, kvankam en la germana kaj anglosaksa faka literaturo ĝi estas konata kiel Billroth I. Nome en januaro 1881 similan operacion, sed laŭ alia maniero efektivigis Theodor Billroth, kies pacientino transvivis. Sed Rydygier ne kontentiĝis per sia nova metodo. En 1884 li enkondukis novan metodon de kirurgia kuracado de ulceroj de stomako kaj duodeno. Li  aŭtoris la originalan metodon forigi la hipertrofion de prostato kaj multajn aliajn operaciteknikojn. Liaj metodoj de gastrektomio kaj malfermo de abdomeno jam dum lia vivo eniris lernolibrojn. Li aŭtoris ankaŭ lernolibron pri operecia kuracado de artiktuberkulozo, okupiĝis pri kuracado de vundoj. Tamen kiel kuriozaĵon eblas nun trakti lian borŝuron kontraŭ virinoj en la kirurgia fako. Tiujn li ne dungadis kaj flegis negativan opinion pri studentinoj de medicino. En 1887 Ludwik Rydygier translokiĝis al Krakovo. Tie li transprenis la funkcion de la estro de Kirurgia Kliniko kaj sekve de dekano de Kuracista Fakultato de la Jageloona Universitato. En Krakovo li konstruigis kirurgian klinikon, sed kiam ĝi estis elkontruita li translokiĝis  en 1897 al Lvovo. Tie li estis vokita por la posteno de la ordinara profesoro pri kirurgio de la Lvova Universitato. Simile kiel en Krakovo dank’ al liaj klopodoj estis elkonstruita la kirurgia kliniko, kiun li gvidis dum 23 jaroj estante samtempe la rektoro de la Lvova Universitato kaj dufoje dekano de la Kuracista Fakultato. Kiam en 1898 estis inaŭgurita la scienca biblioteko de la kliniko, profesoro Rydygier transdonis al ĝi grandparte sian librokolekton. Dum la 1-a mondmilito li forlasis Lvovon direktiĝante al Vieno, poste li gvidis militistan hospitalon en Brno. Lia lvova kliniko estis transformita en Kirurgian Hospitalon de la Ruĝa Kruco.  Al Lvovo profesoro Rydygier revenis en 1916 restarigante ĝian laboron. Samjare li estis nomumita la estro de la medicinista laborantaro de la Pomeriaj Armeaj Fortoj en la rango de Brigada Generalo. El la iniciatitaj de li en 1889 Kongresoj de Polaj Kirurgioj el ĉiuj tri aneksopartoj de la polaj teritorioj (okazis entute 8) tiu en 1921, jam post la sendependiĝo de Pollando kaj post la morto  de prof. Rydygier fariĝis ĝermo de Societo de Polaj Kirurgoj. En junio 1920 profesoro Ludwik Rydygier emeritiĝis. Preskaŭ tuj la 25-an de junio li subite mortis kaj kiel defendinto de la pola Lvovo li estis entombigita en la kvartiro de la komandantoj de la Lvovaj Aglidoj de Łyczakowski-Tombejo. Profesoro Rydygier estas unu el la plej elstaraj polaj kaj mondskalaj kirurgoj. El inter 200 liaj sciencaj disertaĵoj 150 aperis presforme. Pri siaj atigaĵoj li kutimis unue verki  por poloj en la pola lingvo, nur poste ili estis aperantaj en la germanaj aŭ anglaj fakaj revuoj. Por niaj brazilaj aŭskultantoj eble interese estos ekscii, ke pli aĝa el la du filoj de profesoro Ludwik Rydygier heredis la profesiajn interesiĝojn de la patro. Sub la patra gvido Józef [juzef] Rydygier akiris kirurgian majstrecon kaj jam post la morto de la patro li elmigris al Brazilo. Tie en 1922 li ricevis profesoran tilolon kaj kirgurgian katedron en Kuritibo.

El la elsendo 29.01.2016. Legas Barbara – 7’23”